Maurice Duverger (5a de Junio 1917) estas franca juristo, sociologo kaj politikisto. Li naskiĝis en Angoulême, Charente.
Li startis karieron kiel juristo ĉe la Universitato de Bordozo, kaj poste Duverger iĝis pli kaj pli eniriĝinta en politika scienco kaj en 1948 fondis unu el unuaj fakultatoj por politika scienco en Bordozo. Li estas emerita profesoro ĉe la Sorbono kaj membro de la Fondation Nationale des Sciences Politiques. Li publikigis multajn librojn kaj artikolojn en ĵurnaloj, kiaj Corriere della Sera, la Repubblica, El País, kaj ĉefe Le Monde.
Duverger studis la evoluon de politikaj sistemoj kaj la instituciojn kiuj funkcias en diversaj landoj, montrante preferon por empiriaj metodoj de enketado pli ol por filozofiaj raciigo. Li stampis teorion kiu iĝis konata kiel Leĝo de Duverger, kiu identigas rilaton inter unupersona elektosistemo kaj la formado de dupartia sistemo. Dum analizo de la politika sistemo de Francio, li stampis la terminon duonprezidenta sistemo.
El 1989 ĝis 1994 li estis membro de la Progresema Alianco de Socialistoj kaj Demokratoj en la Eŭropa Parlamento.